Esperanto Nia
Poezio

 
Marie Hankel:
Sankta nokto
1.
Sankta nokto, luma hela,
Ĉiujare vi revenas,
Vi la vivon igas bela,
Vi la homojn ame benas.

2.
Vi alportas belajn horojn
Al la familia rondo,
Vi ĝojigas homajn korojn
Ĉie en la vasta mondo.

3.
Vi parolas pri la amo,
Pri kuraĝo kaj espero,
Ekbruliĝas nova flamo,
Nova lumo nun sur tero.

4.
Sub la bela, verda stelo,
Sankta nokto, ni vin festas!
Nia ideala celo
Paco, amo, ĝojo estas!

 

Marie Hankel 1844-1929. Germanino; sekretariino. Naskiĝis en Schwerin. Fraŭlina nomo: Dippe. Lernis Esperanton en 1905, dediĉis sin tute al la Esperanto-movado. Gvidis lokan grupon en Dresden, kunorganizis la 4-an UK en Dresden 1908. Reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj de 1909. Fondinto kaj prezidinto de Esperantista Literatura Asocio. Ano de la Lingva Komitato. Aperigis multajn versaĵojn en la Esperanta gazetaro. Verkis ankaŭ komediojn prezentatajn en la UK 1908.

"Marie Hankel estas la unua Esperanto-poetino, portanta siajn modestajn sablerojn en la trezorujon de la originala poezio. Siaj poemoj respegulas amon kaj entuziasmon al la verda stelo, same atestas pri idealismo kaj meditemo".
/Hilda Dresen.


Normale ni en www.esperantonia.dk nur eldonas verkojn de danaj verkistoj. Sed ni opinias, ke la poemo Sankta nokto estas ege bela, ke ni ne povas ĝin ignoru!
La poemon ni trovis en la malnova:
La Verda Espero 2-a jarkolekto,
decembro 1912, n-ro 10.
Eldonis: Aarhus Esperanto-Forening.