La sennaciismo estas kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas:
l) Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj statoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj;
2) Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj;
3) Ununecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj;
4) Starigo de racie artefarita lingvo universala, uzota kiel la sola kulturlingvo.
La sennaciismo sin apogas sur la historia materialismo, kiu instruas, ke la produktofortoj tendenĉeas al senĉesa malvolvigo kaj interplektiĝo, kio neeviteble estigos mondekonomion. Tial ke la ideologia superstrukturo, rezultante grandparte el la produkt- kaj vivkondiĉoj de la homoj, ĉiam malfruas rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la produktrimedoj, la sennaciismo celas instrui la homojn racie - ne naciece au religiece, kio finanalize estas la samo - por tiel glatigi la vojon al la historia procezo.
Principe la historia procezo povus alkonduki la homan socion al ĝia lasta stadio de malvolviĝo, t.e. al sennacieca stato, per la rimedoj de la kapitalisma imperialismo. Fakte ekzistas en ĉi tiu lasta sistemo internaj kontraŭecoj, kiuj kreas grandan riskon je pereigo de la civilizacio per science organizitaj
militoj. Tial la sennaciismo sin apogas sur la proleta klaso, kies interesoj estas tutmonde la samaj. La klasbatalo ja instigas kaj devigas la ekspluatatan klason al pli kaj pli larĝa unuigo, kaj tio okazigos la forrenverson de la ĥaosa kaj krimoplena reĝimo kapitalista.
Konsekvence la proletara sennaciismo havas nenion komunan kun la kapitalista imperialismo aŭ kun la burĝa kosmopolitismo.
La sennaciisma doktrino estas jam nun embrie aplikata de Sennacieca Asocio Tutmonda en ĝia organizformo. Kompreneble la sennaciula tendenco ne havas en SAT pli da rajtoj nek malpli ol la aliaj tendencoj. Multaj (ne ĉiuj) membroj de tiu organizo celas fariĝi konsciaj sennaciuloj. Ili tamen opinias, ke necesas unue esti lerninta kaj praktike aplikinta Esperanton, t.e. sennacieca lingvo dum kelka tempo, por povi kompreni la priparolitan doktrinon. Tial ili ne propagandas ĝin ekster esperantistaj rondoj, ĉar ili opinias, ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj.
En la libro Manifesto de la Sennaciistoj k-do Lanti pli detale priskribas la doktrinon pri sennaciismo. Mi rekomendas al interesitoj, ke ili legu ĉi tiun verketon.
Jen kelkaj el la klarigoj pri la kvar principoj de la sennaciismo.
Nacioj kaj ŝtatoj: La sennaciistoj prezentas al si la teron kiel unuon kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj. Se en iu regiono ekzistas krudaĵoj neutiligitaj de la tieuloj, ni opinias, ke ĉi tiuj lastaj ne rajtas malhelpi, ke alieuloj utiligu tiujn naturajn ricaĵojn. Se oni konsideras, ke la tero apartenas al ĉiuj teranoj, estas evidente, ke ne justa estas la pretendo de kelkiuj, ke iu parto estus ili a propra3o, sur kiun neniu alia rajtas surpaŝi.
La ekzisto de nacioj aŭ suverenaj ŝtatoj kaŭzas, ke la plimulto da homoj malbonstatas, ĉar nekalkuleble granda kvanto da energio kaj materialo estas uzata por milite detruaj celoj, kaj por produkti luksajn aŭ nenecesajn aferojn. Kaj ankaŭ ekzistas multnombraj parazitoj: Regnestroj, ministroj, ambasadoroj, konsuloj, militistoj k.a...
Tial necesas mondmastrumado por malebligi la malbonfaron de regrkaj potencavido. Pro tio raciuloj kaj teknikuloj - ne politikistoj kaj spekulaciistoj - devas organizi kaj gvidi la socian vivon per laŭcela mastrumado super la
naturaj riĉaĵoj de nia planedo. Tiuj teknikuloj estu konkurse elektitaj de kompetenta ekzamenantaro el samfakuloj. Kaj ni evitu la parazitojn, ĉar kiu konsumas kaj nenion socie utilan produktas, tiu estas parazito kaj devas esti traktata kiel ŝtelisto.
En tia mondmastrumado kompreneble necesas universala mono, ĉiam kaj ĉie samvalora kaj neinteresoproduktopova, kaj ankaŭ necesas universalaj, kalkuliloj kaj mezuriloj.
Pri universala lingvo. Unu el la plej belaj kaj revoluciigaj inventoj de la homo estas la artefarita lingvo. Esperanto estas mirinda ilo, kiun neniu homo ankoraŭ scipovas plene utiligi. Eĉ la aŭtoro mem ne kapablis apliki ĉiujn latentajn riĉojn. Zamenhof estis pioniro. La ĝenerala aplikado de lia verko havos nekalkuleblajn sekvojn. Tial oni per la praktikado de Esperanto eduku dinamikulojn, kiuj devas esti kapablaj anticipi ne nur idee, sed ankaŭ sente. Ĉar en la homa cerbo ekzistas du ĉefaj tendeneoj, la mistike spekulativa kaj la raciema. La ĝisnuna regado de dinastioj, eklezioj, oligarkioj kaj partioj signis la precipecon de la unua tendenco super la dua. Sed jam nun ne mankas motivoj, kiuj, povas esperigi, ke finfine la raciema tendeneo superregos la mistikeman.
Magnus Jacobsen.