Simpla, bela kaj fleksebla
kaj facila parolebla
kaj en siaj elementoj
antaŭ lingvoj en la mond' -
- por demando kaj respond'
klara kaj internacia,
plej lernebla, melodia
en la granda lingva rond':
Tia estas Esperanto,
- aŭdu ĉiu ŝancelanto -
por la homo edukita
komprenebla sen diven':
vera kaj komuna ben'
por la mond' civilizita,
eĉ ne multe instruita
homo lernas ĝin sen pen'.
Mil da faktoj jam atestas:
Esperanto sole restas
la tutmonda komprenilo,
bela lingva pachelpil'
kaj fortika la ligil'!
Do praktiku Esperanton,
al la mondo konservanton!
Jen: tutmonda verdigil'!