En ĉiu land' sonu pac'-sonoril'
Sonu tra nuboj pri suna ekbril'
Pri la animoj frapitaj de l' sort'
Pac-sonorilo forpelu la mort'!
En ĉies koroj la amon vekig'
Gardu la hejmon de la detruiĝ',
Rememorigu edzinon, patrin',
Karulon, infan' pri amo senfin'!
Enpenetrigu l' animon de ni,
Kaj la dormantojn vekigu nun ci!
Voku la mondon al paca decid',
Vojon preparu de malam' al fid'!
Milit-bruegon perforte forpel',
Venon preparu al paca angel'
Homojn kunigu en frat-harmoni'
Pac-sonorilo, aŭdiĝu nun ci!