H. E. Jensen Sur ondoj de l' kanto Mel.: Th. Laub.
Sur ondoj de l' kanto
nun super la ter'
vi flugu, celanto,
al nova esper'!
Forkuru, forgesu
ĉagrenojn de l' mond',
kantante progresu
sekvante la fratojn de l' rond'!
Kaj post la gastado
en kantplena sfer'
por nova agado
ni flugas al ter'!
Al vi, kompatulo
en valo de l' plor':
Jen ora regulo
modela en gaja la ĥor'!
Notoj
El: Esperanto - Kantu!. Eldonis: Jensen, Toustrup & Grønborg, Risskov,
(Eble iam en 1940-aj jaroj).