1.
Sur erikeja vojet' dekliva
mi pasis al montetara pint';
ĉiel' decembra, arbar' senviva
predikis plore pri la pasint'.
2.
Ho voj' soleca, vagad' senlima!
Kaj kiom longe jam daŭris ĝi?
Sopiris mi pri la viv' intima,
kaj ĉiam premis min nostalgi'.
3.
Tra l'arbustaro de juniperoj
mi vagis al nekonata cel';
la koro serĉis en altaj sferoj
konsolon de supertera hel'.
4.
Jen el densejo de l'pinarbaro
neatendite aperis vi.
Ne plu mi pensis pri vojeraro,
kaj lume brilis la sun' al mi.
5.
Ni kune iru nun man-en-mane
tra erikej' ĝis profunda val!
Kaj mia kor' lumos diafane
pro la radioj de astra hal'.
6.
Se vojon perdos mi en la valo,
denove venu renkonte vi!
Ne lasu min en erar', fatalo,
sed flanke restu de nun ĉe mi!
7.
Se iros mi sur la voj' sencele,
renkontu min en vespera hor',
kaj akompanu vi min anĝele,
vi brila lumo de mia kor'!
La poemo gajnis la unuan premion en la originala parto de la poezia konkurso 1953.
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 6-7, junio-julio 1953, kaj
La Semajno, n-ro 1, jan. 1939.
|