Svend Dragsted kaj la Gestapo (esperanto) - svenddr.htm

Svend Dragsted kaj la Gestapo
Artikolo el 1946
de "Heroldo de Esperanto".
Iun tagon komence de februaro 1944 posttagmeze la germana tiel no­mita "sekurpolico" arestis min. Por ke vi bone komprenu miajn postajn aventurojn, mi iomete deziras pris­kribi miajn farojn dum la okupada tempo.

La 9-an de aprilo 1940 la germana armeo okupis Danlandon. Tiam mi estis gimnaziano en Kopenhago. En 1942 mi plenumis la studentan ekzamenon. Dum 1942 kaj 1943 mi estis dana marsoldato (nur poste oni malarmadis la danajn armeon kaj militŝiparo). Post tio mi dum duo­na jaro servis kiel distriktgvidanto ĉe la sekreta gazeto De frie Danske ("La liberaj danoj"). Mi uzas la vor­ton "sekreta" kaj ne "kontraŭleĝa," ĉar ni ja ne agis kontraŭ la dana leĝaro. Poste, en 1943, mi fondis mian propran entreprenon kun la nomo Danskeren ("La Dano"). Tiu entre­preno interalie eldonis sekretan ga­zeton kun la sama nomo; mi eldonis ĝin duonmonate kun eldonkvanto de 30-40.000 ekzempleroj. Dum unu kaj duona jaro mi redaktis tiun gazeton. Kiel reprezentanto de tiu gazeto mi dum mallonga tempo estis membro de la t.n. Frihedsraadets Bladudvalg ("Gazetkomitato de la Liberec-Es­traro"). Poste, en 1944, mi devis kaŝi min "sub la tero", kiel oni di­ras. Gestapo plurfoje vizitis mian hejmon por inviti min al senpaga restado en la hotelo "Shell-domo" (la germana Gestapo-sidejo) aŭ en "Vestre" (la plej konata mallibere­jo en Kopenhago). Mi ne estis hejme, kaj mi kompreneble ne akceptis tiun bonegan proponon!

Nu, post restado en la kamparo dum iom da tempo mi revenis al Ko­penhago. Malgraŭ la granda dan­ĝero mi transloĝigis en mian hejmon. Tie mi loĝis kelkajn monatojn. Nenio okazis. Mi naive esperis, ke la ger­mana polico forgesis min.

Sed, ho ve! Mi estis tro kuraĝa. Iun tagon mia pordsonorilo sonoris. Mia patrino malfermis la pordon. Antaŭ ol mi povis pripensi kiu sono­rigis, kelkaj Gestapanoj staris en la ĉambro. Unu havis maŝinpistolon, la aliaj havis la dekstran manon en la surtutpoŝo, en kiu troviĝis revolve­ro, pretaj por ago. Forkuro estus memmortigo.

Mi do restis en la seĝo, atendante. Unu el la policistoj iris al mi kaj di­ris:"Ĉu vi estas... ", ho, li kompre­neble ne parolis Esperanton, sed tree­ge malbonan danan lingvon, sed mi ja tradukas: "Ĉu vi estas Suwend Drarkŝted?" Mi jesis tion. "Ĉu vi havas armilojn?" li demandis min. "Ne, absolute ne." Li pripalpis mi­ajn poŝojn por esplori, ĉu mi parolis vere. Kaj estis vere.

Gestapo esploris mian hejmon. Sur mia skribotablo troviĝis numero de "Kontaktilo", la malgranda multo­bligita gazeto de la Esperanto-klubo en Kopenhago. "Ha, ha, illegal!" ili kriis; ili supozis, ke temas pri sekreta gazeto. Ili konfiskis tiun nu­meron, kaj ĝi finis sian ekzistadon okaze de la angla aeratako kontraŭ la germana Gestapo-sidejo "Shell­domo".

Sur ŝranko la germana polico tro­vis ekzempleron de la tute laŭlega libreto "Sabotado", verkita de advo­kato Einar Krenckel. Sciu, ke Kren­ekel nur skribis kontraŭ la sabotado; sed kiam germana Gestapano vidis la libreton, li tuj kriis: "Ha, ni kap­tis bonan ĉasaĵon!"

Mi ne povis ne rideti. Malgraŭ la seriozeco de la situacio, la spekta­klo estis ridinda. Tiujn Gestapanojn, tiom naivajn kaj senkomprenajn, kaj kun tiom malmulte da sperto pri danaj aferoj, tiujn personojn oni ne timu.

Nu, mi ja devis akompani la po­licanojn al la Shell-domo aŭ, pli ĝus­te, ili akompanis min tien.

En la Shell-domo mi devis sidi en ĉambro dum kelkaj horoj, dum iu Gestapano atente gardis min. Poste oni krucdemandadis min. Subite ek­sonis la aeratak-sirenoj.

Ha, neniam mi vidis tiom da konfu­zo. Homoj kuris timigite en la kori­doroj. Oni ne kuraĝis havi min en la ĉambro, oni kondukis min al la sesa, plej alta etaĝo. Tie oni metis min en ŝlositan ĉelon, kie mi restis dum la alarmo. Poste Gestapanoj ree kondu­kis min al la kvara etaĝo por denova krucdemandado. Iomete poste la si­renoj denove kriis pri proksimiĝan­taj anglaj flugmaŝinoj, kaj mi denove devis atendi en la ĉelo sur la sesa etaĝo. Por la tria fojo en la nokto mi estis krucdemandata, kaj fine, en la frua mateno, oni veturigis min al la malliberejo "Vestre", kie mi po­vis dormi dum kelkaj horoj.

La plimulto de la ĉeloj en Vestre estis por unu persono; sed la malli­berejo estis troplenigita malgraŭ la ĉiamaj transportoj de kaptitoj al Fröslev, koncentreja kampo proksime al la dana-germana limo, kaj al kon­centrejoj en Germanujo, kaj tial tro­viĝis tri aŭ kvar personoj en ĉiu ĉelo. Unu povis dormi nokte sur dor­mejo, la aliaj havis malgrandan ma­tracon, kiun oni metis sur la ŝton­plankon.

La ĉelo estis malpurega. La ma­tracojn oni ne purigis dum monatoj, mi garantias. Ĉiam, kiam oni tuŝis ilin, disiĝis polvonubo en la malgran­da ejo. En kelkaj ĉeloj troviĝis pedi­koj kaj puloj kaj aliaj fiinsektoj.

La mangaĵo estis terura. Frue matene oni ricevis unu dikan pecon da nigra pano kaj unu tason da nigra fluidaĵo; sed ni ne povis distingi, ĉu estis "kafo" aŭ "teo". Tagmeze ni ricevis aŭ du pecojn da pano aŭ teleron da laktosupo. Vespere varman mangaĵon, kutime supon, ek­zemple terpomosupon, aŭ karotosu­pon, aŭ brasikosupon, aŭ pizosupon, aŭ supon faritan el krispa brasiko aŭ simile. La mangaĵo ne havis nutran valoron, kaj ni ĉiuj konstante estis malsataj, ankaŭ tuj post manĝado. Ĉiuj terure malpeziĝis. Kaj kiam ni estis en la Shell-domo por kruc­demandado, oni ne konservis man­gaĵon por ni en la malliberejo, kaj ni do devis malsati duoble.

En la malliberejo Vestre la kapti­toj de unu ĉelo preskaŭ neniam kun­estis kun aliaj kaptitoj. Tamen ni havis kontakton inter la ĉeloj, per frapado sur la muroj laŭ la sistemo de Morse. Sed tio estis tre malfa­cila, ĉar oni ja devis silabi la frazojn litero post litero. Tio estis malrapida metodo. Kaj ne en ĉiuj ĉeloj oni konis la sistemon de Morse.

Tial ni uzis alian, pli bonan rime­don por la interkomunikado. En an­gulo de la ĉelo troviĝis lavujo, pelvo por lavado, kun fluanta akvo. Pere de granda peco da papero aŭ, pli bo­ne, per peco da kartono ni faris fu­nelon. Tiun funelon ni metis en la truon funde de la lavujo, tra kiu la akvo forfluis. Post tio ni metis la buŝon al la funelo kaj enblovis.

Vi ja scias, ke sub la lavpelvo la metaltubo havas kurban formon, en la kurbaĵo troviĝas iomete da akvo. Forte blovante en la funelon, oni blovis la akvon for el la akvoseruro kaj se oni faris same en la ĉeloj sub ni, super ni aŭ flanke de ni, oni povis uzi la metaltubon kaj la funelon kiel parol- kaj aŭd-tubon. Tiel 25-30 kap­titoj povis interparoli unu kun la alia. Ni frapis sur la muron en spe­ciala maniero por atentigi la aliajn kaptitojn, kiam ni deziris interparoli kun ili, kaj tiam ili per la priskribita metodo malplenigis la akvoseruron.

En "Vestre" ni rajtis uzi la ne­cesejojn nur du fojojn tagnokte. Nur du fojojn! Nome en la mateno inter la sesa kaj sepa horo, kaj vespere inter la kvina kaj sesa. Tio povus esti tre severa, se oni havus malsa­nan stomakon. Kaj oni ofte fariĝis stomakmalsana pro la malbona man­ĝaĵo.

Mi iam legis raporton de la Dana Ruĝa Kruco, en kiu staris, ke la Ruĝa Kruco zorgis pri disdonigo de tiom da lakto, tiom da medicino, tiom da fruktoj, tiom da cigaredoj, tiom da kombiloj, dentbrosoj, raziloj ktp. al la kaptitoj en "Vestre". El tio mi ricevis nur du pomojn, kvankam mi restis en la malliberejo dum unu mo­nato. Supozeble la germanaj gardis­toj grandskale ŝtelis de tiuj artikloj.

Dum unu semajno mi estis kruc­demandata ĉiutage, ofte du, tri aŭ kvar fojojn dum unu tago. En la komenco la Gestapanoj traktis min treege ĝentile ("Bonvolu sidigi!" ili diris kaj: "Ĉu vi deziras fumi cigaredon?" ktp.), sed kiam ili el­trovis, ke mi raportis nenion esen­can pri la sekreta laboro, ili ŝanĝis sian taktikon.

Ili fariĝis koleraj. Ili kriis: "Se vi ne diros la veron, ni mortpafos vin!" Aŭ: "Vi baldaŭ ricevos ba­tojn!"

Iun tagon ili efektivigis la mina­cojn. Gestapano prenis grandan, di­kan bastonon kaj ekbatis min. Kiam li laciĝis, alia daŭrigis la batadon. Ili daŭrigis la batadon, ĝis la bas­tono rompiĝis. Tiam mi fakte estis pli morta ol viva. Mi ne povis sidi, ne povis kuŝi, ne povis stari, ne po­vis iri, ne povis manĝi, nenion mi povis.

Mi ne scias, kio okazis, kiam kaptitoj helpis min enigi en aŭtomobilon, kiu vetu­rigis min al "Vestre".Tie aliaj kaptitoj helpis min en mian ĉelon. Dum kelkaj tag­noktoj mi kuŝadis surventre, ne dormante, ne farante ion, nur ĝemante.

Estas neeble por aliaj tute kompreni la bestecon kaj kruelecon de tiu torturo. Mi spertis la "ĉarmegan" nacisocialismon.

Miaj ĉelkamaradoj flegis min kiel eble plej bone. Ĉie sur la korpo mi havis ruĝajn kaj bluajn striojn, estis ja preskaŭ la anglaj koloroj.

Ni estis en nia ĉelo tri personoj. Unu el miaj ĉelkamaradoj estis SS-ano, kaj li estis batalinta ĉe la orienta fronto dum du aŭ tri jaroj. Fakte estis treege malagrable, ke li troviĝis en la sama ĉelo, oni ja ne kura­ĝis diskuti ion. La alia estis dana policisto. Li havis dolorigan sorton. En Fröslev mi sciiĝis, ke la germanoj ekzekutis lin. Estis tre malgaje por mi ricevi tiun sciigon pri lia morto. Li estis nobla kaj tre honesta homo, kiun mi multe admiris.

Iun nokton okazis io mistera. Mi vekiĝis, kiam iu el miaj ĉelkamaradoj min skuis kriante: "Dragsted, Dragsted, vekiĝu! Ĵus iu kriis en germana lingvo: "Achtung, Ach­tung, post kvin minutoj la malliberejo estos eksplodigata!" Tio tuj vekis min. Mi aŭs­kultis, kio estas. En la koridoroj de la kon­struaĵo la germanoj kuris rapidege. Post unu minuto ne troviĝis iu germana gardis­to en la malliberejo. Mia ĉelkamarado ne estis sonĝinta.

Sekvis teruraj minutoj. Se oni eksplodi­gus bombon en la domo, ni povus nenion fari. Ni ja troviĝis en ŝlosita ĉelo. Ni aten­dis; kvin minutojn, dek minutojn, kvar­onhoron. Nenio okazis. Post duonhoro la germanaj gardistoj ree envenis en la mal­liberejon.

Poste mi sciiĝis, kio vere okazis. Temis pri veto. Iu arestito vetis kun siaj ĉelka­maradoj pri tio, ke li povos en kvin minu­toj malplenigi la malliberejon je germanoj. Li tial grimpis al la ĉelfenestreto, singarde malfermis ĝin kaj kriis al la germana gar­disto, deĵoranta sub ĝi sur la strato, ke oni eksplodigos la malliberejon post kvin minutoj. La gardisto ne sciis, kiu estis la krianto, kaj tial li alarmis la gardistaron, kiu tuj forlasis la domon.

Nu, mi ja ne restis eterne en "Vestre". Iun vesperon komence de marto la ŝlosilo rulbruis en la seruro, kaj la gardisto ordo­nis, ke mi estu preta por esti fortranspor­tata post dudek minutoj. Oni ne rakontis al mi kien, ĉu al Germanujo, ĉu al Fröslev. Feliĉe, estis al Fröslev.

La transporto al Fröslev daŭris kvardek horojn. En la stacidomo por komercaĵoj en Kopenhago oni metis nin en ŝlositajn vago­nojn, kutime uzatajn por transporto de brutoj. La vagono estis ok metrojn longa kaj tri metrojn larĝa, kaj en tia vagono kaj en tia vagono ni estis kvindek personojn, kune kun niaj kof­roj kaj pakaĵoj, kiuj ankaŭ okupis grandan spacon. Ĉiu homo do meznombre havis duonan kvadratmetron por si mem kaj siaj pakaĵoj. Ni ne povis ĉiuj samtempe sidi sur la planko de la vagono; kelkaj de­vis ĉiam stari. Kompreneble ni povis nur malmulte dormi; mi supozas, ke dum la tuta vojaĝo mi dormis nur unu horon. Krom tio oni devas pripensi, ke ni ekvojaĝis mal­frue vespere, ni do kompreneble ne estis dormintaj dum tiu tago, kaj ke ni alvenis en Fröslev matene kaj ne povis dormi en tiu tago, antaŭ ol fariĝis vespero. Do entute mi nur dormis unu horon en la daŭro de sepdek horoj. Vi certe povos kompreni mian lacecon.

Ĉe la envagoniĝo ni ĉiuj ricevis malgran­dan pecon da nigra pano (supozeble 500 gramojn), iomete da butero enpakita en papero kaj malgrandan pecon da fromaĝo. Mi ŝovis la panon en iun el miaj surtutpo­ŝoj, kaj la buteron kaj fromaĝon en alian. Sed kiam, en la daŭro de la vojaĝo, mi de­ziris manĝi iomete, unue mi preskaŭ ne povis movi miajn brakojn, preskaŭ estis neeble meti la manojn en la poŝojn; sed kiam mi post iom da tempo sukcesis en tio, mi due eltrovis, ke mia butero estis tute frakasita. Ĉie en la poŝo troviĝis butero, kaj kiam mi elprenis la manon, butero estis ĉirkaŭ ĉiu fingro.

En la vagono ne troviĝis necesejo; ni devis fari niajn necesaĵojn en angulo de la veturilo. Tio ja ne plibonigis la higienajn cirkonstancojn.

En la vagono ankaŭ estis malsanuloj, ekzemple iu havis ftizon, tuberkulozon en la pulmoj. Li dum la tuta transporto kra­ĉis sangon. Estis miraklo, ke neniu el la ceteraj infektiĝis.

Ni alvenis en Fröslev la 9-an de marto antaŭtagmeze. En "Vestre" ni estis aŭdin­taj iomete pri la relative bonaj cirkonstan­coj en la kaptitejo de Fröslev, sed kompre­neble ni ĉiuj estis scivolaj, ĉu tiuj rakontoj estis veraj. Kaj ili estis veraj!

Komence oni ŝlosis nin en malgrandan barakon, kie ni devis atendi kelkajn horojn. Poste oni kondukis nin al la barako kiu servis kiel manĝejo. Tie la kuireja helpan­taro pretigis treege bonan varman manĝaĵon por ni. Ili ja sciis, ke ni ricevis nur malmulte da manĝaĵo en la malliberejo "Vestre". La varma manĝaĵo estis rostita hepato. Ni preskaŭ ne estis vidintaj vian­don dum unu monato, sed nun ni povis manĝi tiom, kiom ni deziris. La kuirejaj helpantoj trenis grandajn pelvojn kun he­pato en la manĝejon. "Ĉu vi deziras anko­raŭ pli multe da hepato?" ili demandis. Ho, ni ĉiuj manĝis kvin grandajn pecojn da hepato aŭ pli, kaj ni ankoraŭ plenigis niajn poŝojn per hepato.

En Fröslev ni kutime ricevis bonan kaj sufiĉan manĝaĵon; sed nur la novalvenin­toj ricevis tiun abundon, pri kiu mi ĵus ra­kontis.

La kaptitejon de Fröslev oni konstruis laŭ instigo de la dana registaro, por eviti ke la danaj kaptitoj estu transportataj al Ger­manujo. Tamen vi ĉiuj supozeble scias, ke la germanoj rompis la promeson donitan al la dana registaro kaj ke ili grandskale sendis danajn ŝtatanojn al koncentrejoj en Germanujo.

La kaptitejo de Fröslev estis konstruita por mil ducent kaptitoj. Kiam mi alvenis en la komenco de marto, jam troviĝis tie du mil personoj. Sed konstante alvenis novaj kaptitoj, parte el diversaj danaj mallibe­rejoj, parte de la koncentrejoj en Germanu­jo. Kiam la danaj policistoj alvenis el la germana koncentrejo Neuengamme, ni estis pli ol sesmil personoj en la kaptitejo.

Oni do povas kompreni, ke ne estis multe da spaco por ni. Ne troviĝis lito por ĉiu kaptito. Kelkaj dormis sur matracoj sur la planko, aliaj dormis en ĉambroj, kie tro­viĝis nur pajlo aŭ fojno. Se kelkaj kuŝis sur la litoj, por la ceteraj apenaŭ estis loko por sidi aŭ stari.

La unuan tagon en Fröslev mi renkontis pluajn konatojn. Iu el ili igis min transloĝi al tiu ĉambro, kie li loĝis. Mi baldaŭ sciiĝis, kial li tiel fervore deziris mian ĉeestadon en tiu ĉambro.

La ĉambro havis sekreton, kaj eĉ gra­van sekreton.

Eble vi scias, ke la kaptitoj en Fröslev ĉiam sciiĝis pri la grandaj okazintaĵoj en la mondo. En la kampejo troviĝis kelkaj se­kretaj radio-aparatoj. Unu el ili estis en la priparolita ĉambro de mia amiko.

Estis necese, ke neniu eventuala denun­conto eksciu pri la radio-aparato, kaj ĉar oni konis min kaj mian sekretan gazetan laboron, oni petis min transloĝiĝi en la ĉambron, por ke aliaj ne faru tion.

Estis granda laboro, kaŝe navigi ĉiujn partojn por la aparato en la kampejon. Ĉiun parteton ni kontrabandis per aŭto­mobiloj, kiuj transportis manĝaĵojn, aŭ per alia maniero, kaj poste iu teknikisto kuni­gis ilin al la malgranda sed efika aparato.

Sed kie kaŝi la aparaton? Ho, estis malfacila problemo. Unue ĝi troviĝis super la plafono, t.e. sub la oblikva tegmento. Per segilo ni segis lukon en la plafono; sed tio ne estis taŭga, ĉar kun iom da aten­to oni povis vidi la segitajn fendojn. Kaj tio estis tro danĝera.

Tial ni decidis fari ion alian. La litoj en la ĉambro troviĝis en tri etaĝoj, unu super la alia. Ni forigis la matracon kaj la fundtabulojn de la plej malalta lito, kaj poste ni segis per nia malgranda segilo lukon en la planko. Sub la luko troviĝis sablo - la kampejo nome estis konstruita sur erikeja tero -, kaj ni nun faris truon en la sablo. Ni plenigis niajn poŝojn per sablo kaj eliris el la barako, kaj kiam neniu tion vidis, ni malplenigis niajn poŝojn. En tiu maniero la truo iom post iom fariĝis pli granda. Baldaŭ ĝi estis tiel granda, ke tri aŭ kvar personoj povis stari rekte en ĝi, sub la planko, kaj ni ankaŭ devis fabriki ŝtupetaron, por ke ni povu forlasi la truon.

Tien, en la truon, ni metis la radio-apa­raton, kaj tie ni aŭskultis la diverslandajn radio-programojn. Elektristo zorgis pri la elektra kurento. Per fakte nenio li faris kontaktŝtopilon, kiu estis tamen treege taŭga. Ĝi nur konsistis el du malgrandaj truoj, en kiujn ni povis meti la elektrajn fadenojn. Neniu povis vidi, ke la du malgrandaj truoj estis kontaktŝtopilo.

Vi eble scias, ke ni en Fröslev havis la­bordevon same kiel en la koncentrejoj en Germanujo. Sed tiu labordevo meritas iom da priparolo.

Oni diras, ke ĉina laboristo estas treege maldiligenta, kaj ke li laboras kiel eble plej malmulte. Sed estas certe, ke la ĉino povus multe lerni de la Fröslevanoj kon­cerne maldiligentecon.

Matene ni iris al nia laborejo kun la fosilo aŭ ŝovelilo sur la ŝultro. Alveninte, ni kutime metis la fosilojn oblikve en la sablon aŭ en la teron, kaj post tio ni apo­gis nin kiel eble plej agrable kontraŭ la laborilojn. Kiam germana gardisto alvenis, ni prenis niajn fosilojn kaj translokis ter­amason, ekzemple de unu flanko de vojo al la alia, post kio ni denove ripozis. Se denove germano nin ĝenis, ni do translo­kis la teramason returne al ĝia antaŭa lo­ko.

Mi povas rakonti ridindan ekzemplon pri la mallaboremo. Iun matenon oni vokis kel­kajn kaptitojn el la barako, ĉar ili devis labori tuj sude de la dana-germana limo pri kelkaj tranĉeoj. La kaptitoj formis kolonojn, sed ili ne venis en vestaĵoj, en kiuj ili povus labori; ekzemple, kelkaj sur­havis ŝuojn faritajn el junko aŭ kano. Tial ili devis ŝanĝi la ŝuojn. Sed kelkaj horoj pasis, kaj ili ne estis pretaj. La tuta an­taŭtagmezo pasis, kaj je la tagmezo ja estis laborpaŭzo. Je la dektria horo reko­menciĝis labortempo, sed estis tute neeble por la germanaj gardistoj fari la nombron de la laborontoj korekta. Regis tiom da konfuzo, ke la germanoj post kelkaj horoj tute kapitulacis kaj prokrastis la laboron al la venonta tago.

La sekvintan tagon la germanoj post kelkaj horoj sukcesis en tio, fari la nom­bron de la laborontoj korekta. Ĉiuj staris en la kolonoj. Sed tiam evidentiĝis, ke la germanoj tute ne estis pensintaj pri aŭto­mobiloj por la transporto, kaj estis neeble marŝi. Tial la kaptitoj ne povis labori tiun tagon.

La trian tagon la kaptitoj ankaŭ estis pretaj, kaj tiun fojon la germanoj ne for­gesis lui aŭtomobilojn por la fortransporto. Ĉio estis en ordo - ili supozis.

Nu, oni veturigis la kaptitojn al la loko, kie ili devis labori. Sed post unuhora laborado eltrovis la germanaj gardistoj, ke ĉiuj fosiloj estis rompitaj. Iu kaptito havis re­kordon: li rompis tridek ses fosilojn.

Post tiu klopodo la germanoj cedis. Kon­traŭ la danoj nenio helpas, ili diris. Oni do veturigis la danojn returne al Fröslev, kaj neniam plu oni sendis danajn kaptitojn el Fröslev por laborado sude de la dana-­germana limo.

Mi rakontas pri ĉi tio sen troigo. Estas la fakta vero. Oni diris, ke la germanoj havas grandan ordon en ĉio, ke ili orga­nizis ĉion. Sed tio ne estas vera. Ĉe la germanoj regis konfuzo, malordo kaj ko­rupto: La supre rakontita epizodo atestas pri tio.

Iun fojon la germanoj sendis min al danĝera laboro. La kampejo estis ĉirkaŭita per tri larĝaj zonoj da landminoj. Estis proksimume kvindek metroj inter la zonoj. Inter la unua kaj dua zonoj da landminoj la germanoj havis mallarĝan ekzercejon por pafado. Tien germana policsoldato akompa­nis min kaj alian kaptiton. Kompreneble li kunhavis sian pafilon, preta por ago. Ni devis ripari kelkajn celtabulojn, kaj por fari tion, ni unue devis faligi kelkajn mal­grandajn arbojn por havigi materialon por la riparado. Ni devis ĉirkaŭiri iomete por trovi la ĝustajn arbojn. Estis malagrablaj momentoj, ĉar ni ne sciis, ĉu ni ne paŝos sur landminon. Jam kelkfoje okazis, ke germanaj pioniroj - do, ekspertoj - mor­tis aŭ kripliĝis, kiam ili faris ian laboron inter la zonoj de landminoj.

Iun tagon vizitis la sveda grafo Folke Bernadotte la kampejon de Fröslev. Grafo Bernadotte priskribas tiun viziton en sia libro "La Fino". Interalie li rakontas pri la solena momento, kiam ni kaptitoj fajfis la svedan nacian himnon por honori lin; ja estis malpermesite kanti. Tiun momenton mi neniam forgesos. Mi povas aldoni, ke ni ŝuldas grandan dankon al grafo Ber­nadotte. Per sia helpagado li savis multajn homvivojn.

En la fino de aprilo mi estis transportata al Svedujo per la sveda Ruĝa Kruco. Ĉe la alveno en Hälsingborg ni estis senpediki­gataj. Oni metis ĉiujn niajn vestaĵojn en varmigilon, kaj ni banis nin. Estis komike, ke estis junaj kaj belaj svedaj virinoj kiuj lavis nin.

Estis por mi granda travivaĵo viziti Svedujon, la landon kun ĉokolado, kun tabako, kun sekvinberoj, kun rizo, kun kafo kaj teo, kun ĉiuj luksaj kaj maloftaj artikloj. La svedoj estis tre gastamaj.

En Svedujo ni ricevis multajn varojn, parte senpage, parte por mono, kiun la sveda ŝtato donis al ni. Mi estis internigita en Svedujo tri semajnojn, nome dek tagojn en Hälsingborg kaj dek tagojn en Smaaland. En Smaaland ni, sesdek personoj, loĝis en kinejo.

Kaj nun mi denove estas hejme; en Dan­lando, feliĉa ke mi bonŝance trapasis la danĝeran milittempon, kaj ke la potenco de l' Naziismo kaj de ĝia terura Gestapo estas rompita.

Notoj

Svend Dragsted - (27.3.1923 - 30.04.2007).
Dum jaroj li estis UEA-delegito. Li estis prezidanto de Centra Dana Esperantista Ligo 1954-62 (la nuna DEA) kaj de KEK 1955-57, iama prezidanto de Studenta Esperanto-Klubo, redak­toro de Kontaktilo 1947-1953 kaj de Dansk Esperanto-Blad 1963-65. Li fondis la kore­spondajn kursojn en Dansk Esperanto-Institut. Li multe kontribuis per skribaĵoj en la gazetoj kaj revuoj, en- kaj eksterlandaj.

Li lernis esperanton per memstudado en 1936.
Aliaj esperanto-laboroj de Svend Dragsted:
Iniciatinto de eldono de Dana Antologio, - kuntradukinto de la libro: Tiel Profunda estas la Nokto.
Eldono de danlingva Esperanto-Grammatik, 1953. - Eldono de Miniatura vortareto dana-Esperanta. (1964)
2 danlingvaj prelegoj pri esperanto en la dana radio - 1 german-lingva intervjuo en la aŭstra radio pri esperanto.
Vicprezidanto de LKK de la Universala Esp-Kongreso 1975.
Profesie li estis kontorĉefo en Ministerio.


La ĉi tiea artikolo Svend Dragsted kaj la Gestapo:
El: Heroldo de Esperanto, Brussel-West.
N-roj 6, 7 kaj 8, oktobro-novembro 1946.
Redaktoro: Teo Jung.