Esperanto Nia
Movado/Poezio

 
H. E. Jensen
Tablokanto.
Melodio: Gubben Noah.
Venu nun, samideanoj, venu tien ĉi!
Vi, amikoj kaj klubanoj, kolektiĝu vi!
Ĉirkaŭante tablon montru la kapablon,
manĝu, trinku, kaj konvinku
korojn sen ebri'!

Jam de longe en la koro malsategis ni,
kaj al bela, festa horo celis, batis ĝi.
Bona estas kafo, akvo en karafo,
teo varma estas ĉarma, plaĉas do al ni!

Sed la grava, ĉefa parto do al nia kor'
tamen estas la bonfarto de la samlabor!
por la bela, granda bono esperanta:
Vivu, vivu Esperanto, vivu en la kor'

 

El: Esperanto-Kantoj
Kantolibro de H.E.Jensen 1936.