Esperanto Nia
Poezio

Wilh. Műller:
La tilio (Lindetræet).
Tradukis: L. E. Meyer.
Ĉe puto antaŭ l' urbo
Jen staras la tili',
En kies ombro dolĉe
Revadis ofte mi.
Mi tranĉis en la ŝelon
Amsignojn pro memor';
Sopir' min tien logis
/: En ĝojo kaj dolor'.:/

En lasta nokto pasis
Mi preter la tili', ...
Sed spite la malhelo
Okulojn fermis mi. . .
Jen ĝiaj branĉoj muĝis
Kaj ŝajne logis min:
"Restadu, ho migrulo,
/: Ni repacigos vin!" :/

La vento kontraŭblovis,
Ĉapelon ŝiris for,. . .
Sed pelis min antaŭen
Turmentoj de la kor'.
Se pluen mi vagadus
Eĉ ĝis la monda fin',
La branĉoj ĉiam logus:
/: "Ni repacigos vin!":/

Notoj
El: DLEA Kantaro. - (n-ro 80)
Germana poemo
Eldonis: Dana Laborista Esperanto Asocio
Aarhus 1947.

Melodio: ?