
Majo 1950, kiam la du gefratoj Emil kaj Viggo Højgaard fosis torfojn en la marĉo de Tollund, en la okcidenta ekstremaĵo de la paroĥo Funder - preskaŭ 1500 m. oriente de stacidomo de Moselund - la fosilo karambolis kun la mortinto, kiu nun estas nomata
Tollundmanden (la viro de Tollund).
La trovaĵo estis sendata al la dana nacia muzeo. Tie oni trovis, ke estis viro en la aĝo de 40 jaroj. Li kuŝis sur la dekstra flanko kun la korpo iom kurbigita en pozicio de dormo. La mortinto estis bone konservita; piedoj kaj precipe la kapo daŭre havis la originan aspekton. Li kuŝis al la fundo de marĉo sub 2,5 metroj da marĉ-tero.
Je dissekcio en la laboratorio de nacia muzeo oni povis rekoni ĉiujn internajn organojn; speciale la intesto kaj la stomako estis tre bone garditaj. La enhavo de la intesto estis eltralavata kaj eksplorata, kaj oni trovis restojn da plantoj, kontraŭe tute ne estis fibraro el besta nutro. La eksploro montris, ke la lasta manĝo de la viro estis manĝita 12-24 ĥorojn antaŭ la veno de la morto. Oni trovis restojn da hordeo, aveno, lino kaj multajn aliajn specojn da semo.
Sur la kapo la viro portis felan ĉapon kudrita el ok pecoj. Ĉirkau la kolo estis plektita ŝnuro de ledo, per kiu li evidente estis strangolita. Ĉirkau la talio li havis primitivan ledan zonon. Alian vestaĵojn oni ne trovis.
Komparo kun aliaj trovaĵoj de mortintoj el marĉo - farita de la nacia muzeo - montras, ke la viro de Tollund devenas de la pli maljuna
fero-periodo kaj do havas la aĝo de 2000 jaroj.