Se vi volas fungojn ĝui,
ili bone devas flui
en la ventro, sed en simpla akvo ne.
/: Bona vino aŭ likvoro
estas bona por humoro, :/
kaj en fungomikso ĝi efikas tre.
Tra-la-la, tra-la-la -
Ĉu vi nun post tria glaso
estas jam en embaraso?
Ĉu la lango malobeas dum parol'?
/: Aŭ ĉu povas vi facile
diri vortojn senbabile? :/
Ĉu vi kelkajn vortojn kantas por kontrol'?
Tra-la-la, tra-la-la -
Ni komencu per la vorto
"fungeksursofestotorto".
Ĉu la lango bone povis majstri ĝin?
/: Diru, sed sen sensensaĵo:
Rosmareno en gulaŝo :/
al la fungoplukrekordposedantin',
Tra-la-la, tra-la-la -
Vorto nun sen malfacilo:
"Belulinlippurigilo",
sed pli malfacilaj vortoj sekvas jen:
/: Sepdeksep serpentoj ŝercas
dum senŝuaj ŝafoj ŝercas :/
en postfungodiboĉulofestmaten'.
Tra-la-la, tra-la-la -
"Kantarelgustumkompreno."
- - Fino de la ekzameno.
Ni konstatas en la vigla amikar',
:/ ke neniu post la tria
glaso sentas sin ebria. :/
Tial gaje tostas ni per glaso kvar.
Tra-la-la, tra-la-la -.