Dise en diversaj landoj
ni en sud' kaj nord',
sur insuloj, maroj, strandoj,
valoj, mont' kaj fjord'
vivas en la hejma sfero,
kun malvasta sci'.
/: Ho, se sur la tuta t e r o
kunlaborus ni /:
Ĉiu hejm' de mont' ĝis maro
nobla signo ĝi
estas pri l' trankvila faro,
laborul', de vi,
povas kiel mito diri,
kiel svitis hom'
/: kaj penadis por akiri
g r u n d o n por la dom' /:
Ĉion devis vi toleri
pro la izolec',
Ĉiu povas nur prosperi
per la unuec',
nur se ĉiuj disaj partoj
de l' tutmonda rond'
/: kontribuas per la ardoj
b r i l o s sun' de l' mond' /:
Vidu, kie ajn laboras
vi en tuta mond',
novaj tempoj jam aŭroras
ĉe la horizont'!
Lum' en kiu ajn angulo
per kleriga ag',
/: brilos baldaŭ, laborulo,
s u n o riĉa tag' /: