Esperanto Nia
Informoj pri la lingvo Esperanto.

La unuaj provoj pri mondlingvo.

La ideo pri universala lingvo estas unu el la plej fruaj ideoj, kiu okupis la homaron. Eĉ la prahomoj sentis la utilon de la ekzisto de iu ĝenerala komuna lingvo, kiun ĉiuj homoj povus kompreni kaj uzi. Tion montras la legendo pri la Babela Turo. Ĉar oni ne povis kompre­ni kiel povas okazi, ke homoj, kiuj laŭvide estas anoj de la sama tut­homa familio, parolas malsamajn lingvojn. Oni povis klarigi al si ti­on nur per tio, ke estas puno sandita de la dioj. La legendo pri la Babela Turo troviĝas ne nur en la biblio, sed ankaŭ en persaj kaj a­siriaj legendoj.

Alia kuriozo estas, ke oni opinias, ke la biblia profeto Cefanja jam en la 7-a jarcento antaŭ Kristo priparolis la ideon pri komuna lingvo dirante en la 3-a ĉapitro verso 9: "Tiam mi redonos al la po­poloj puran lingvon, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servu al li unuanime. Tio estas eble nur en legendoj kaj onidiroj, sed certe estas, ke la roma filozofo Claudius Galenius en la 2-a jarcento p. Kr. konstru­is sistemon de signoj por preciza komuniko de diversaj ideoj.


Sed nur en la 16-a jarcento, post malkovro de novaj kontinentoj, la ideo pri komuna lingvo vigliĝis. Unu el la esprimantoj de tiu i­deo estis la kuracisto kaj astrologo Mivhel Nostradamus, kiu en sia verko Centuries (1555) antaŭdiris la aperon de nova kultura lingvo inter la latinaj kaj orientaj popoloj.

Sed plej forte tiu ideo kreskis nur en la 17-a jarcento. La sci­enculoj kritikis la ekzistantajn 1ingvojn kaj opiniis, ke estas eble fari perfektajn kaj raciajn ilojn por transdoni la homan penson.

Unu el la unuaj estis Rene Descartes, kiu en letero al abato Mer­senne skribas jene (1629):

Tiu lingvo havu nur unu specon de konjugacio, deklinacio kaj vortkonstruo. Ĝi tute ne havu la formojn neplenajn aŭ neregulajn a­perantajn pro nia kutimo al kripligo. La ŝanĝo de la verboj kaj la vortkonstruo devus esti formataj per afiksoj aldonataj al la komenco aŭ la fino de la radikvortoj. Ĉi tiuj afiksoj trovigu en la ĝenerala vortaro. Eĉ la simplaj kapoj uzante ĉi tiun vortaron en la daŭro de ses monatoj libere ekposedus la simplan lingvon".
Tiuj ideoj ja fakte estas la samaj, kiuj gvidis Zamenhof en sia kreado de Esperanto.

Sed tamen Descartes faris eraron en sia pensado, ĉar li pensis pri apriora (t.e. teoria) sistemo. Li pensis, ke oni devus starigi meto­dan sistemon por ĉiuj pensoj - ideoj - simila al la metode starigita ordo por la natura vico de la nombroj. Li pensis eble filozofe elpensi ĉiujn vortojn, necesajn por esprimi ĉion, kio venas kaj povas veni en la homan cerbon.


La ideon, ke la nombroj ludu gravan rolon en lingvaj sistemoj, a­plikis ankaŭ la sekvontaj pensuloj, i.a. la fama filozofo Leibnitz. Li opiniis eble konstrui lingvon laŭ la logika algebro, ĉar ideoj komplikaj estas kombinaĵoj de ideoj simplaj, same kiel divideblaj nombroj estas rezulto de multobligo de nombroj nedivideblaj. Se oni do figuros la simplajn ideojn per nedivideblaj nombroj, tiam ideoj komplikaj estos rezulto de ilia multobligo.

Descartes donis nur la ideon pri konstruo de tia lingvo, sed Leibnitz eĉ montris konkretan manieron pri tia konstruo. Sed ĉar li sciis, ke tia nombra lingvo ne povus doni sonan formon al la lingvo, li provis solvi ankaŭ tiun flankon de la problemo. Li prenis la naŭ unuaj konsonantoj de la latina alfabeto, kaj lasis la ciferojn signi po unu el ili:

b cdfghlmn
123456789

Por la klasoj de la nombroj li prenis la vokalojn:

a e
i
o
u
110100100010000

Se oni skribas grandan nombron, ekz: 81374, oni povas sone legi jene mubodilefa, kaj tiu stranga "vorto" do esprimas iun komplikan ideon.

Kvankam la ideo pri matematika lingvo lin multe okupis, ni ankaŭ scias, ke li okupis sin pri praktika internacia lingvo bazita sur la latina, sed kun multe simpligita gramatiko. Tiu projekto estis ella­borita, sed ĝi neniam estis publikigita.


La tria scienculo, kiu en la 17-a jarcento aludis pri universala lingvo, estis la ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Jan Amos Komensky, kiu en sia libro "Via lucis" (1641) profetis la tempon, kiam la homaro ĝuos la uzadon de universala lingvo, kiu estas multe pli facila kaj akirebla ol la naturaj lingvoj. Pri la sama ideo li ankaŭ parolas en sia verko "Panaugia" (1662).

La tri nomitaj scienculoj sin okupis teorie - krom Laibnitz - pri la kreado de universala lingvo, sed estis ankaŭ multaj samtempuloj, kiuj provis ellabori t.n. pazigrafiojn. La lingvisto Stojan tiel indikas 50 kodsistemojn, t.e. sistemoj pri sekretskribo, kiun oni povas uzi precipe en telegrafaj rilatoj, sed tiuj kodoj estas uzataj ne nur unulingva sed ankaŭ kelklingvaj, ili ja fakte estas universalaj pazigrafioj.

La intereso pri mallongigo kaj plirapidigo de la skribado kreis la stenografion. Ankaŭ la ideo pri universala stenografio estas provita. Stojan citas 61 verkojn tiurilate.

Ankaŭ la ideo pri universala alfabeto havis adeptojn. Tiel skribas la italo P. Galateri:

Kial diversaj popoloj, kiujn unuigas la energio de la vaporo, ne povus havi komunan lingvon, kiel ili havas komunan muzikon, kies alfabeto estas la notoj, kaj kies gramatiko estas la muzikaj tempoj, tonoj kaj akordoj.
Galateri opiniis, ke universala alfabeto estas unua paŝo al universala lingvo. Stojan donas liston pri 140 verkoj pritraktantaj la problemon de universala alfabeto.

En la jaro 1661 aperis verko de germana scienculo, kemiisto kaj kuracisto Johan Joachim Becher. Tiu ĉi verko entenis plenfinitan proponon pri organizo de skriba formo de la interhomaj rilatoj. La libro estas dividita en du partoj: Lexicon kaj Index. La unua enhavas vortojn kaj ideojn, la dua gramatikajn nuancojn kaj fleksiojn.

La sistemo de Becher estas bazita sur la 10 ciferaj signoj. En sia libro li donas entute 10.283 latinajn vortojn kun ilia numera formulo. Ekz. n-ro 939 estas trinki, 940 biblio, 9200 vipuro, 9201 viro. Ĉar li uzis latinan leksikonon laŭ-alfabete, oni komprenas, ke la ordo de la vortoj tute ne havas logikan klasifikon, sed estas tute arbitra.

En la dua parto de la libro li uzas la ciferojn 1-6 por la kazoj de ununombro, 7-12 por la kazoj multnombre, kaj por la verbaj ŝanĝoj li uzas la ciferojn 13-167. Por diferencigi la vortojn kaj la gramatikaĵojn li dividas la vorton de la gramatika kazo per komo kaj la vortojn per dupunkto; ekz. 940,1 : 9239,21 :.

Becher mem rakontas, ke li laboris tutan jaron, tage kaj nokte por solvi la problemon laŭ instigo de iu sinjoro, kiu dezirus oferi multon por havi sistemon, kiu ebligas la interhoman komprenon. Sed la sola rekompenco, kiun Becher ricevis, estis la gratulo de la episkopo, al kiu li dedicis sian verkon.

La sistemo de Becher estas la unua de ni konata provo krei ciferan pazigrafion. Samtempe kun tiu projekto aperis la unua plene ellaborita projekto de apriora filozofia skriba kaj parola lingvo. Tiun verkon publikigis la angla pedagogo George Dalgarno en Londono 1661. La bazo de lia sistemo estis, ke li dividis ĉiujn ideojn kaj konceptojn en 17 fundamentaj klasaj, kiuj estas signitaj per 17 latinaj kaj grekaj literoj.

A : ekzistaĵoj - objektoj, E : fenomenoj, O : solidaĵoj. K : fenomenoj politikaj, S : fenomenoj sociaj.

Ĉiu fundamenta klaso estas dividita en subklasoj, kiuj diferencas unu de la aliaj per la dua litero.
Ka - oficaj rilatoj, Ko - justicaj rilatoj, Ke - aferoj jugendaj, Ku - milito ktp...

Ĉiu subklaso plue dividigas:
Skam - difavoro, Skan - beata, ĝuo, Skaf - adori, Skab - juĝi, Skad - peti.

Ĉi tiun ideon de Dalgarno prilaboris pli detale la angla episkopo Wilkins.

La sistemo de De-Rio estas, ke li uzas universalan alfabeton, per kiu estas eble fonetike transskribi ĉiujn lingvojn.
Li uzas 8 vokalojn: a, &, e, i, o, ö, u, y
kaj 16 konsonantojn: b, d, f, v, g, j, k, l, m, n, p, r, s, t, x, z.

Lia ideo do estis, ke oni faru ĉiujn eblajn sonkombinojn kaj al ili doni sencajn signifojn, do estis necese ellabori vortaron, sed li mem komprenis, ke tio estas grandega laboro, kiun li eble mem ne povos fini. Entute ni povas diri, ke li estas mistikulo, kies libro lasis nenian postsekvon en la plua prilaboro de la projekto de universala lingvo. Sed tamen lia ideo pri la 8 ĉiam belaj kaj mirindaj sonoj de la naturo estas karakteriza ankaŭ por esperantistoj, ĉar Zamenhof mem diras, ke li komencis sian ellaboron de la artefarita lingvo per provoj, en kiuj li uzis la elementajn sonkombinojn.

La projekto de C. Wolke (1797) estas bazita sur la ideo, ke oni por korespondi kun alilanduloj devas uzi vortaron kaj noti la paĝon kaj linion de la vorto. Sed, ĉar en vortaro ne povas stari ĉiuj gramatikaj formoj, estas necese, ke en ĉiu vortaro devas esti listo de numeroj, kiuj indikas la gramatikajn kazojn. Do por skribi tiamaniere oni devus uzi sennombrajn ciferojn kaj literojn.

Ĉiuj nomitaj sistemoj estas pazigrafioj, kies ĉefa manko estas ilia kompleta artefariteco kaj teorieco kaj ilia malkonformeco al la ekzistantaj formoj de la homa interrilato.

En la fino de la 18-a jarcento kaj en la 19-a oni komprenis, ke la problemo pri universala lingvo devas esti solvata tiamaniere, ke ĝi ne nur taŭgas por skriba rilato, sed ankaŭ por parola. Kelkaj el la pazigrafioj ja ankaŭ havis tion, sed ili ĉiuj estis tro aprioraj.

Sed multaj el la t.n. pazilaliaj lingvoj, kiuj sekvis en la 19-a jarcento ankaŭ havis tiun mankon. Pro ilia teorieco kaj artefariteco ili ĉiuj fiaskis. - Nur unu el ili atingis ioman disvastiĝon, nome Volapük.

Notoj
El: Nia Voĉo, n-roj 2/1968 kaj 3/1968.
Aŭtoro: Magnus Jacobsen, ("Majo"), kiu ankaŭ verkis:
El la historio de Laborista Esperantismo (trovebla ĉi tie sub La esperanto-movado).