Esperanto Nia
Movado/Poezio


 
Frederik Trier
Taga vivo en Askov.
Melodio: Hr. Peder kasted' Runer...

En Askov kuŝas granda altlernejo.
Jen, kiam sonoras la sonorilo
du cent kvindek lernantoj
de l' lito iras el,
kaj post la lavo manĝas
bonan avenan kaĉ',
manĝu ni, venos longa tago,
manĝu ni, nia granda ago,
ni ne aĉ'.

Sekvanta foj' la sonoril' sonoras
ni al la dana leciono iras;
ni ĉiuj diligente
la danan gramatik'
ekzersas komprenante,
ni saĝaj certe est';
lernu ni karan danan lingvon,
lernu ni malfacilan lingvon,
lernu ni!

Nun venas interesaj lecionoj
per histori' kaj per anatomio
aŭ terscio de l' estro;
(klarigas bone li.)
Nun restas manĝa paŭso,
ĉokoladon trinkas ni,
trinku ni varman ĉokoladon,
trinku ni; venos parolado;
trinku ni!

Post tiu-ĉi komuna parolado;
la gelernantoj dum duona horo
en ĥoro bele kantas
per voĉoj malegal'.
Ni ankaŭ gimnastikas
aŭ en "aparta rond'".
Aparta laŭ emo de ĉiu;
aparta en direkto ĉiu;
bon-ega.

La posttagmez' sufiĉe longa estas;
ni diligentaj en librej' studegas,
aŭ iras promenadon
en bela vintrosun'.
Ni ankaŭ povas bani
en akvo aŭ vapor'.
Purigu ĉiu tag' la korpon!
Purigu ĉiu tag' anino!
Bon' konsil'.

 

El: Paĝo en Heroldo de Vallekilde,
n-ro 7-8, dec-jan 1932/33.