Vekiĝu
(Mel: Du danske Mand)
Vekiĝu esperanta hom'
alvenis la tempo nun
Ne dormu plu en via dom.'
denove brilegas sun'
vekiĝu al batalo
Nun kontraŭ fer' kaj stalo
Vekiĝu batalantoj
de l' paca ideo nun.
Vekiĝu nun en ĉiu rond'
Ne plu estas dorma hor'
aŭdigu tra la tuja mond'
la esperantista ĥor'
Per ĉiuj niaj fortoj
Per agoj kaj per vortoj
Sub nia stelstandardo
ni iru al la batal'
Vekiĝu paca batalant'
nun venis batala hor"
Eksonu Esperanta kant'
pri amo de kor' al kor'
Vekiĝu Esperantoj
Vekiĝu batalantoj
batalu por la paco
sub nia la verda stel'
Mia taglibro!
Taglibro mi havas en koro kaŝite.
Tre ofte mi legas en gi profite!
Trezorojn altkarajn abunde mi trovas,
Kaj nur mi! Ne aliaj - en ĝi legi povas.