Esperanto Nia
Poezio

H. E. Jensen
Printempa vento blovas, verdiĝas la arbar'
Melodio: Ejnar Jacobsen.

Printempa vento blovas, verdiĝas la arbar',
la birdoj gaje provas, ĉu ili kanti povas;
en digna takto movas sin gefianĉa par' -
hej, komfalderi! hej, komfaldera!
- sub freŝa foliar'.

En gaja lud' petolas kaj birdoj kaj la vent',
kaj li al ŝi parolas, dum ili ĉirkaŭkolas,
la vivon ĝui volas en nuna la moment'.
Hej, komfalderi! hej, komfaldera!
Aperis nova sent'!

La lingvon de l' espero parolas ĉio nun;
en la ĉiela sfero kaj sur la vasta tero
jen estas ĉefafero por ĉio sub la sun', -
hej, komfalderi! hej, komfaldera!
- kaj ankaŭ sub la lun'!

Notoj
El: Esperanto - Kantu! de Jensen/Grønborg - (n-ro 31).
La aŭtoro: H.E.Jensen: * - 1974.
(Vidu la Biografiojn)