Esperanto Nia
Poezio


H. E. Jensen:
2 tradukoj:
Ĝojoj pasis kaj doloroj - & - Vi, naturo, sankta, kara.


Oscar Bünemann
Mel.: Knud Jeppesen
N-ro 37

Ĝojoj pasis kaj doloroj.
Iluzioj mortis for.
Gajaj kaj malgajaj horoj
trovis eĥon en la kor'.
Ĉie, kie vivo estas,
iuj ploras, iuj festas.

Ĝuu dum la nova jaro
ĝojon kaj feliĉon vi.
Estu ĝi por la homaro
plua paŝ' al harmoni'.
Liberigu el mizero
paco nin sur tuta tero!

Stollberg.
Mel.: Schultz.
N-ro 34.

Vi, naturo, sankta, kara,
laŭ la vojo via klara
gvidu min per via mano,
estu do al mi ekrano.

Laca, kara amikino,
kuŝas mi ĉe via sino,
suĉas ĝojon plej ĉielan,
lulas min en dormon belan.

Amas mi vin kiel infano,
iras nur ĉe via mano,
laŭ la vojo via klara,
vi, naturo, sankta, kara!

El: "Esperanto Kantu!", kantlibro eldonita de H.E.Jensen/H.Grønborg, n-roj 34 & 37.