Esperanto Nia
Poezio

H. E. Jensen.
Vivu Esperanto.
(Mel.: Modig Ungdom de Thorvald Aagaard)


Esperanto
estas via nomo,
konstruanto
de la nova domo.
Vi progresu pli kaj pli
kaj rapide sekvu ni.
Vivu Esperanto.

Laboranto,
paca delegito,
rezistanto
kontraŭ la milito.
Jen la mond' armigas sin,
sed vi tuj verdigas ĝin.
Vivu Esperanto.

Batalanto
per la granda aro
kaj rompanto
de la forta baro.
Jen la mond' bezonas vin,
nur kompreno savos ĝin.
Vivu Esperanto.

Forviŝanto
de la lingva limo,
forpelanto
de popola timo.
Via stelo en la nord'
brilu nun de bord' al bord'.
Vivu Esperanto.


Notoj:
H. E. Jensen ("HEJ") († 1974), grava dana verkisto.
Legu lian biografion en ĉi tiu hejmpaĝo.

La poemon vi trovos en Esperanto-Sangbogen
eld. 1941 de Dansk Arbejder Esperanto Forbund
kaj Dansk Esperanto Selskab