Esperanto Nia
Poezio

Agnes B. Deans
Vivu la stel'!...
Tradukis: * * *
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul'.
Vivu la verda stel'!
kaj kantu la homoj el ĉiu angul',
vivu la verda stel'!
Vivu la, vivu la, vivu la stel',
vivu la verda stel'!
Plenigu la glason kaj tostu kun mi.
La lingvo kreita por ĉiu naci'.
Per voĉoj de nia kunbatalantar'
resonu la voĉo sur tero kaj mar'.

Notoj
El: Store Esperanto-Sangbog SEFO 1939 - (n-ro 45).