Esperanto Nia
Movado/Poezio

 
* * *
Vizitojn de diversaj fremdlandanoj.
Vizitojn de diversaj fremdlandanoj
Eĉ de la kara majstro havis ni
En akompano de la kongresanoj
Li de Dresdeno venis tien-ĉi;
Dekok nacioj nin je unu fojo
Vizitis en la klub', memoras vi,
:¦: Kaj tiam spertis ni kun granda ĝojo,
Ke reciproke nin komprenas ni. :¦:

Sinjoro Backmann ankaŭ partoprenis
Kun samlandanoj en la klubkunven';
Naklé, junulo, de Afriko venis,
Parolis al ni vigle kaj sen ĝen';
Fraŭlino Finholdt nia gast' fariĝis;
Fraŭlino Nickel estis tie-ĉi:
:¦: Sinjoro Frenckel iam nin vizitis;
Mi povas nomi al vi multajn pli. :¦:

Inter la membroj, kiuj kun fervoro
Kloplodis por la lingvo tie-ĉi,
Jam kelkaj mortis, tiujn kun honoro
Hodiaŭ volas rememori ni.
Por nia kara klubo ni deziru,
Sukceson kaj feliĉon havu ĝi!
:¦: Multnombre novajn membrojn ĝi akiru!
Por K. E. K la glason malpenigu ni! :¦:

 

El: Trovita papero!
Ni ne scias, je kiu okazo oni uzis la kanton, - eble komence de 1900 - 1920.