La kreinto de Volapuko estas Johan Martin Schleyer, kiu estis pastro en vilaĝo apud Konstanz.
La ideon pri artefarita lingvo li ekhavis, ĉar lia najbaro plendis pri tio, ke liaj leteroj al la filo, kiu loĝis en Ameriko, revenis pro netroveblo de la adresito. La kaŭzo pro tio estis, ke la germana kamparano provis skribi la adreson anglalingve, kaj tio malsukcesis.
La unua ideo de Schleyer tial estis krei skriban lingvon (do pazigrafion), kiu ekzistu el la ĉefaj lingvoj eŭropaj; germana, angla, itala, hispana kaj rusa. Tial li en 1878 kreis Universalan alfabeton, taŭgan por transskribo de ĉiuj sonoj en ĉiuj lingvoj. Pri tiu alfabeto li opiniis, ke por la kristana Eŭropo unu alfabeto estas same bezona, kiel unu religio. Lia alfabeto havis sufice grandan sukceson, kaj pro tio li opiniis, ke li estas vokita por krei universalan lingvon por la homaro.
Sed nun li forlasis la ideon pri lingvo konsistanta el la ĉefaj eŭropaj lingvoj. Li nun volis fari tute artefaritan lingvon kun absolute regula gramatiko. La sistemo de Volapuko enhavas en si la teoriojn de antaŭaj projektoj, ĝi havas ecojn de sekreta lingvo, de kodo, de pazigrafio kaj de artefarita lingvo parola.
Ĝi havas fonetikan alfabeton, kiu konsistas el 8 vokaloj; a, e, i, o, u, ä, ö, ü kaj 20 konsonantoj. Ĉiu litero (vorto) estas legata kiel skribita. La akcento ĉiam estas sur la lasta silabo.
La substantivoj deklinaciiĝas ciuj laŭ unu regulo.
| Ununombro. . . . . . . . . . .Multnombro |
| Nom. | dom | domo | Nom. | doms | domoj |
| Akk. | domi | domon | Akk. | domis | domojn |
| Gen. | doma | de domo | Gen. | domas | de domoj |
| Dat. | dome | al domo | Dat. | domes | al domoj |
La multnombro estas formata per aldono de litero "a".
La virinan genron oni formas per la prefikso "ji".
blod - frato; jiblod - fratino; gok - koko; jigok -. kokino.
La adjektivojn oni formas per la sufikso "-ik".
gud - bono; gudik - bona; glet - grando; gletik - granda.
La personaj pronomoj estas; ob - mi; ol - ci; om - li; of - ŝi; obso- ni; ols - vi; oms - ili (vira); ofs - ili (virina).
La verboj konjugaciiĝas laŭ la sama regulo. La tempon montras prefiksoj, la personon la personaj pronomoj kiel sufiksoj.
Infinitivo
löfön = ami |
| löföb | mi amas |
| löföl | ci amas |
| löföm | li amas |
| löföf | ŝi amas |
löföbs | ni amas |
| löföls | vi amas |
| löföms | ili amas |
| löfös | ili amas (virina genro) |
Mi amas vin = löfob oli.
La aliajn tempojn oni formas el la prezenso per prefiksoj:
| Prefiksoj |
| ä | imperfekto |
| e | pasinta perfekto |
| i | pluskvamperfekto |
| o | estonta tempo (futuro) |
u | estonta antaŭa tempo |
| älöfob | mi amis |
| elöfob | mi estas aminta |
| ilöfob | mi estis aminta |
| olöfob | mi amos |
| ulöfob | mi estos aminta |
Volapuko estas plej parte bazita sur la angla lingvo, tiel ke oni prenas la radikojn el la angla lingvo, sed ankaŭ iom el la latina, franca kaj germana lingvoj. Sed ĉiuj radikoj estas nekoneblaj, ĉar la vortoj ne povas fini per la literoj s, sj, z, ts. La radikoj devas esti unusilabaj, kaj la 1iteron "r" oni ĉiam forĵetas, ĉar ĝi estas malfacile elparolebla por multaj nacioj.
La volapukaj vortoj do estas tre strangaj kaj nekoneblaj por ni:
| Deveno ... |
| Latina lingvo | dol | (doloro) | doloro |
| - do - | nim | (animal) | animalo |
| Germana lingvo | vun | (Wunde) | vundo |
| - do - | bel | (Berg) | monto |
| Angla lingvo | nol | (knowledge) | scio |
| - do - | yel | (year) | jaro |
| - do - | vol | (World> | mondo |
| - do - | pük | (speak> | parolo, lingvo |
Volapük = Mondlingvo.
En Ciona Harpo, gazeto eldonita de Schleyer, aperis en 1878 noto pri la lingvo, kaj en 1879 aperis skizo pri la gramatiko. Tiu skizo estis bone akceptata de multaj spertaj lingvistoj, kaj en 1880 aperis germanlingve la unua lernolibro de la nova lingvo, kaj ĝi havis la devizon: Menade bal - püki bal = al unu homaro - unu lingvo.
En 1881 Seh1eyer eldonis gazeton "Volapuka folio". Kaj entute Sch1eyer prenis por si la kontroladon kaj ĉefgvidadon de la movado, ĉar li estis la "kreinto" de la lingvo.
En la sekvintaj jaroj fondiĝis volapukistaj rondoj en diversaj landoj, kaj entute la afero bone kreskis, kaj tio montras, ke la deziro kaj bezono de tia lingvo estis tre aktuala. En 1884 okazis la unua kongreso de volapukistoj en Friederikshafen. La plimulto de la kongresanoj estis germanoj, kaj la diskutoj kaj raportoj okazis germanlingve. Post tiu kongreso Volapuko multe progresis, kaj multaj scienculoj sin okupis pri la afero. Ankaŭ la gazetaro interesiĝis pri ĝi. Tiel skribis la franca ĵurnalo "Le Temps" en januaro 1887: Se iam universala lingvo estos akceptita de komercistoj - tiu lingvo estos sendube
Volapük".
La dua kongreso de volapukistoj okazis en München 1887. Ĝin partoprenis pli granda nombro da kunvenintoj kaj landoj ol ĉe la unua kongreso. Sed la malfacileco de la lingvo kaŭzis, ke granda nombro da paroloj estis germanlingvaj. Do, jam nun montriĝis, ke Volapuko estas malfacila lingvo, kaj kune kun la certa despotismo kaj obstineco de Schleyer ĝi estis fenomeno, kiu minacis la sukceson de la lingvo.
En la dua kongreso oni fondis akademion, kies tasko estu direktado de la lingvo. La prezidanto de la akademio estis Sehleyer, sed la vera gvidanto estis profesoro Kerskhoffs. La despotismo de Schleyer kaŭzis skismon, ĉar kiam li en la jaro 1888 malkonfirmis la elekton de eminenta volapukisto kiel gvidanto de la germana movado, tiu movado dividiĝis en diversaj tendaroj.
Estis ankaŭ konfliktoj inter Schleyer kaj la reformema Kerskhoffs, ĉar tiu lasta volis reformi la lingvon pro ĝia malviveco. En tio lin sekvis multaj aliaj, kaj ni esperantistoj ja devas mencii, ke volapukista rondo en Nürnberg jam en 1888 aliĝis al la internacia lingvo de d-ro Esperanto.
La tria kongreso okazis en Parizo 1889. Schleyer ne agnoskis tiun kongreson, sed tamen ĝin partoprenis 200 reprezentantoj de la volapukista movado, kaj oni en tiu kongreso provis apliki nur volapukon en la raportoj kaj diskutoj. Oni konsciis pri tio, ke necesas reformoj en la lingvo, kaj oni komisiis tion al la akademio, sed tio ne plaĉis al Schleyer, kaj tial li eksigis la akademion kaj fondis
novan.
Ni nun iomete esploru, kiuj homoj lernis Volapukon. En la listo de diplomitaj volapukistoj (1889) troviĝas eĉ ne unu laboristo, sed nur pastroj, kuracistoj, instruistoj, komercistoj ktp... Ankaŭ Schleyer mem pensis, ke la lingvo estus por tiaj homoj, ĉar en sia unua lernolibro li destinas ĝin al "la klerularo de la tuta mondo". La arbitreco de la lingvo kaj ĝia malfacila gramatiko ne povis servi al la bezonoj de la laboristoj, kiuj ne estis spertaj pri la gramatikaj detalaĵoj. Ke la intereso pri universaIa lingvo estis granda ankaŭ en laboristaj rondoj, oni povas vidi el la rezolucio de la dua kongreso de I-a Internacio.
En la jaro 1889 Volapuko atingis sian plej grandan disvastiĝon, ĉar tiam funkciis 283 societoj, lernolibroj estis eldonitaj en 25 lingvoj. Ekzistis jam 384 libroj, broŝuroj kaj aliaj eldonaĵoj en Volapuko sed post tiu tempo la volapukista movado ekglitis malsupren, kaj baldaŭ ĝi tute cesis.
La fiasko de Volapuko cefe estis pro tio, ke ĝi estia tiom arbitra kaj malfacila laŭ gramatika vidpunkto, ke ĝi tute ne estis lernebla al ordinaraj homoj, kaj krome pro tio, ke ĝia kreinto ne allasis naturan evoluon kaj plibonigon de la lingvo, kiel multaj proponis al li. Sed tamen restis kelkaj fidelaj al la afero, kaj ili provis eldoni skribaĵojn, en kiuj ili defendis Volapukon kontraŭ la aliaj projektoj pri universaIa lingvo. La laste aperinta libreto estis laŭ nia sel0 unu, kiu aperis en 1916, kaj kiu estis direktita kontraŭ Esperanto. Sed tamen ni povas diri, ke la movado tute mortis kun sia kreinto, kiu mortis en 1912.
La progresemaj volapukistoj kiel ekz. Kerskhoffs ne sukcesis konvinki Schleyer pri la utileco reformi la lingvon, kaj tial ili eksigle el la movado. La malnova akademio ricevis novan prezidanton, Rosenberger, kiu provis reformi Volapukon, sed poste forlasis tion kaj eldonis tute novan lingvon, Idiom-Neutral (1898), en kiu oni provis ŝanĝi la erarojn de Volapuko.
Por doni ioman komprenon pri tiu lingvo ni citas la jenon:
La alfabeto havas nur kvin vokalojn: a, e, i, 0, u, kaj inter la konsonantoj "r" estas reakceptata. La akcento estas sur la vokalo antaŭ la lasta konsonanto. La radikoj ne devas esti unusilibaj kiel en Volapuko, sed oni prenu ilin tiel, ke ili estas plej internaciaj lau formo. Sed car la akademianoj konsideris la latinan lingvon egalrajta al la vivaj lingvoj, "Idiom-Neutral" astas 10m tro latinaspekta.
Jan provo pri Idiom-Neutral:
Lingui artifisial es gruped in 3 grupi sekuant.(Esperante: Ligvoj artefaritaj estas grupigataj en :3 grupoj sekvantaj.)
Ni el tio komprenas, ke Idiom-Neutral fakte estis la lingvo, kiu plej multe estas regata de la principoj, kiuj donis al Esperanto ĝian sukceson. Sed tiu lingvo kiel Volapuko ne havis longan vivotempon, kaj la kaŭzo de tic certe estis, ke la evoluo de la lingvo estis aŭtokrate prizorgita de la Akademio. Nek Volapuko nek Idiom-Neutral estis regataj de la principo, ke la lingvoj devas evolui laŭ bezono de la uzantoj, kaj ne laŭ la plaĉo de iŭ persona aŭ akademio.
Estas do evidente, ke la libera evoluo de la lingvo estas principo, kiu povas solvi la problemon. Kaj tiun principon pri netuŝebla fundamente gramatika, sed libera evoluo de la vortaro laŭbezone, havas Esperanto.
|