Rusa Popolkanto
Volga, Volga (Stenjka Rasin)
Tradukis: Kr. Langgaard

"Volga, Volga (Stenjka Rasin)"
Russisk folkesang.

Bag om øen, på den brede
underskønne Volgaflod
Stenjka Rasins stolte både
ud på nye togter stod.
På den første høvding Stenjka
sidder selv i bådens stavn,
/: han på kamp og strid ej tænker,
har prinsessen i sin favn. :/

Men hans mænd er Donkosakker,
de er vrede, for de ved,
han har glemt dem for en kvinde,
for en nat i kærlighed.
Stenjka Rasin hører latter,
blodet koger i hans bryst
/: Over Volgas brede strømme
højt nu lyder Stenjkas røst. :/

"For at ingen splid skal være
mellem frie mænd,- tag så
Moder Volga, denne kvinde!"
og hans arm om hende lå.
Og han ta'r med stærke arme
da sin brud og kaster ned
/: i de dybe, mørke bølger,
sine nætters salighed. :/

"Men hvad fanden, hvorfor hænger
I med næbbet? Bliv kun ved!
Dans og syng de røversange,
syng for hendes sjælefred!"
Frem fra øen - ud på dybet
stævner Stenjka Rasin ud
/: med den stærke, stolte både,
sejler fra sin døde brud. :/

"Volga, Volga (Stenjka Rasin)"
Traduko de Kr. Langgaard

De malantaŭ la insulo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.
Sur l' antaŭa Stenjka Razin;
festas la edziĝon li
al princino el Persujo
en varmega amebri'.

Sed la viroj murmuregas:
"Tute li forgesis nin.
Nin virino anstataŭos.
Li fariĝis mem virin'"
Tiun mokon aŭdas Stenjka,
la terura ataman'.
Ĉirkaŭbrakas la persinon
li per sia forta man'.

Li la nigrajn brovojn sulkas
Fulmotondro estas li.
En okuloj liaj estas
nun videbla sangebri'.
"Nu fordonu, mi trezoron
la plej belan de l' amant'!"
sonas lia tondrovoĉo
trans la ondojn al la strand'.

La princino mortpaliĝas
(Timo estas en l' okul')
kaj silente aŭdas jenajn
vortojn de la terurul':
"Volga, Volga, patrineto!
Volga, via estu ŝi!
Ne antaŭe Don-kozakoj
donis tian-ĉi al vi!

Inter liberuloj estu
- Volga, Volga, patrinet'
nek malpaco nek batalo!
Tial - jen la virinet'!"
Kaj li ĵetas la persinon
(la plej karan sur la ter')
en la bluan profundaĵon,
kaj ŝin glutas la river'.

"Nun agordu balalajkojn!
Ludi, danci volas ni!
Estu gajaj, kamaradoj
je la belmemor' pri ŝi!"
Jen dum kanto, danco, ludo
sur la ondoj de l' river'
iras ŝipoj multkoloraj,
flirtas flagoj en aer'.

El: "DLEA Kantaro", kantlibro eldonita de DLEA, 1947, n-ro 100.
kaj el: Store Esperanto-Sangbog, SEFO 1939, n-ro 31.
Kristian Langgaard (1894 - 1957).
KL tradukis la kanton el la rusa lingvo, eble ĉar li parolis la rusan lingvon perfekte!)