Altlernejo, Helsingør (esperanto) - volgasang.htm

El artikolo pri:
Harmonia hejmo en Helsingør

pri parto de la kurso en la Altlernejo.

Skribita de IO-IU

"K. Langaard instruis pri dana kaj esper­anta fonetiko kaj ni tuj aplikis la instruon sub lia faka gvidado dum la kantlecionoj. Longe ni memoros lian solkanton pri Volga:

Jen la viroj murmuregas:
« Tute li forgesas nin.
Nin virino anstataŭas,
Li fariĝis mem virin'!»
Tiun mokon aŭdas Stenjka,
la terura ataman',
Ĉirkaŭbrakas la persinon
li per sia forta man'. »
« Inter liberuloj estu
- Volga, Volga, patrinet' -
­nek malpaco, nek batalo!
Tial - jen la virinet'! »
Kaj li ĵetas la persinon
(la plej karan sur la ter')
en la bluan profundaĵon,
kaj ŝin glutas la river· ...

Kun intereso ni aŭdis klarigon de s-ro Friis, ke tiun ĉi tekston esperantigis s-ro Langaard post vizito en Ruslando.

Ankaŭ nun resonas en niaj oreloj la gaj­aj akordoj de «Klementin»:

Elefante tre gracia.
delikata pezulin'.
Pakajkesto taŭga vesto
por pied' de Klementin',
... ... ... ... ... ... ...
Al mi mankas dolorige,
al mi mankas Klementin',
ŝin forgesas, mi konfesas -
­pro la kisoj de fratin'. "

Notoj
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 33 (1038), 20-a jarkolekto, 1-an de oktobro 1939.
Redaktoro: Teo Jung.